Pro la uselang-parto de la retadreso, vi vidas ĉi tiun paĝon en Esperanto anstataŭ via agordita lingvo, angla. Paĝoj, kiujn vi malfermos poste estos en angla denove.

Reŝarĝi en la angla

53-a Brazila Kongreso de Esperanto

Recenzoj

Bonvole ensaluturegistriĝu por aldoni vian recenzon.

5 steloj
Ĝojplena okazaĵo

Tiu nacia kongreso, kune kun junulara renkontiĝo, estis mia unua E-kunveno post Esperantistiĝo, kaj ĝi ege plaĉis al mi. La kongresejoj estis tre bonaj lokoj: la Memorejo de Kuritibo (kulturcentro en urbocentro) kaj apuda universitato nomata UNINTER. La organizado ŝajnis tre profesia, kaj mi laŭdas la Paranaa Esperanto-Asocio pro tio. Ankaŭ estis aliaj eventoj kiel kurado, ekskursoj, KER-ekzameno kaj interesaj kulturaj prezentaĵoj. Eta problemo estis, ke oni ne vere povis aŭdi la mikrofonsonon ĉe la Memorejo, do ni apenaŭ povus kompreni, ekzemple, pri Paulo Silas, Esperantista poeto omaĝita dum la evento.

Estis etaj loĝistikaj problemoj rilate al tempo de aktivitatoj, kaj mi ege malĝojis, ke oni informis pri la neokazo de kelkaj prelegoj tre malfrue, aŭ foje eĉ ne informis. Tiaj aferoj ja okazeblas, sed estus pli bone scii antaŭe. Alia plendeto estas, ke ĝi estis tro mallonga! Kongresoj daŭru minimume semajno, bonvole :)

Sed ĝenerale estis bonega etoso, almenaŭ inter la junuloj, kie mi ĉefe partoprenis, kaj la amikecojn oni ekkreas en tiuj lokoj multe pelas onin plue partopreni aliajn kongresojn kaj aktiviĝi por Esperanto. Do mi dankas BEL kaj BEJO por tiu oportuno!

Malgarantio: mi ricevis monan subtenon por partopreni la kongreson, kaj laboris kiel volontulo. Ankaŭ, la organizantoj petis ke mi verku raporton pri ĝi poste, do eblas, ke mia opinio iel favoremas ĝin, tamen mi kredas, ke la plejmulto da partoprenantoj havas similajn pozitivajn opiniojn pri ĝi.

About

Permesilo de la fonto de datumoj:
Datumoj de Vikidatumoj haveblas sub Creative Commons CC-0.
lib.reviews estas nur eta parto de granda libera kultura movado. Ni estas profunde dankemaj al ĉiuj, kiuj kontribuas al ĉi tiu movado.