Pro la uselang-parto de la retadreso, vi vidas ĉi tiun paĝon en Esperanto anstataŭ via agordita lingvo, angla. Paĝoj, kiujn vi malfermos poste estos en angla denove.

Reŝarĝi en la angla

SOJO 

Permesilo de la fonto de datumoj:
Datumoj de Vikidatumoj haveblas sub Creative Commons CC-0.
lib.reviews estas nur eta parto de granda libera kultura movado. Ni estas profunde dankemaj al ĉiuj, kiuj kontribuas al ĉi tiu movado.

Recenzoj

Bonvole ensaluturegistriĝu por aldoni vian recenzon.

5 steloj
Bonega etoso

Ĉi tiu kafejo, proksime de la Universitato Waseda en Tokio, havas ununuran etoson, centrigata ĉirkaŭ veganismo kaj Esperanto. Ĝia celo estas enkonduki veganismo al Esperantistoj, kaj Esperanto al veganoj kaj ambaŭ ideojn al ĉiuj aliuloj!

Ĝi tute ne estas homplena, verŝajne ĉar nek veganismo nek Esperanto estas bone konataj en Japanio. La pozitiva flanko de tio estas, ke vi spertos pli intiman atmosferon.

La manĝaĵo tre bongustas, malmultekostas (!) kaj estas servata en sufiĉe granda porcio (japanaj porcioj estas fame malgrandaj). Ankaŭ, la butikposedanto estas tre afabla kaj ŝatas babili, se vi emas.


Unu el la disponeblaj manĝaĵoj ĉe SOJO (Propra verko. Permesilo: CC-BY-SA.)

Unu pliboninda afero estus la manĝokarto: ne estas multaj elektebloj, kaj ĉar temas pri malgranda vendejo administrata de nur unu homo, tio eble ne ŝanĝos en la baldaŭa estonteco.

Malgarantio: Mi estas vegano kaj Esperantisto, do mia opinio verŝajne estas favorema, sed se vi legas aliloke, vi certe konstatos, ke aliaj recenzintoj havas similajn opiniojn.