Review: Internacia Junulara Festivalo

Internacia Junulara Festivalo
4 stars
IJF 2018 en Ascea - malgranda kaj malrapida  eo

Mi ĉeestis la 42-an Internacian Junularan Festivalon (http://iej.esperanto.it/ijf/?lang=eo) en Ascea ĉi-jare. La marborda urbeto troviĝas sude de Napolo, pli sude ol averaĝa IJF. Eble tial estas malmultaj partoprenantoj (aŭ eble pro manko de varbado en la antaŭa jaro). Ĉirkaŭ 50 homoj ĉeestis.

La organizado estis kiel ofte tre itala. Ĉio malfruis, aferoj foje malklaris, kaj ŝajnis, ke la helpantoj faris pli ol la organizantoj mem. Taga programo estis maldensa, sed la vespera programo estis interesa. Opera koncerto, popolmuzika koncerto, kaj sukcesa internacia vespero.

La loko estis iom malfacile atingebla, sed almenaŭ estis busetoj por veturigi homojn kun valizoj. Ankaŭ la ĉambroj estis tute bonaj, kaj la manĝo bonis, krom komence por vegetaranoj. Kelkfoje ilia dua plado estis nur laktuko.

Sekvontjare ni esperu je pli granda partoprenantaro!