Latest reviews
» View all
Ĵus finiĝis la 74-a Internacia Junulara Kongreso, kaj ŝajnas, ke ĉiuj partoprenantoj bedaŭras, ke ĝi ne pli longe daŭris. Estis bonega etoso kun multaj jamaj kaj novaj amikoj, kaj diversaj tre interesaj programeroj.
Pri la loko:
Badajoz estas iom malfacile atingebla, sed la retpaĝo bone informis pri la vojaĝebloj. Almenaŭ estis proksime bushaltejo kaj granda vendejaro. La kongresejo estis sufiĉe granda por ne senti sin premita, sed ĉiuj ĉiam sin renkonti en la centra lokoj ĉirkaŭ la trinkejo. La ĝardeno kaj la naĝejo estis grandaj plusoj.
Pri la organizado:
La akceptejo bone funkciis, manĝoj okazis ĝustatempe, programeroj ofte iom malfruis, sed ne tro. Mi lasis mian ŝlosilon en la ĉambro unufoje, kaj ne estis problemo akiri helpon de la loka ne-esperantista teamo. Ilia nekono de Esperanto estis nur apenaŭ rimarkebla ĝeno. Mankis klare legebla programtabulo.
Pri la vespera programo:
Estis bonaj koncertoj kaj bona variado. Iom mankis danciga muziko, sed tion kompensis la diskejo. Kiam finfine post kelkaj tagoj funkciis diskejo, ĉiu nokto estis bona nokto. Mi tro malmulte vizitis la gufujon por pritaksi ĝin.
Pri taga programo:
Mi ne multe spertis la tagan programon pro komitatkunsidoj. Mi tamen ne aŭdis multajn plendojn, krom la kutimaj malfruoj, kaj unu seksisma prelego de Granda Filozofo.
Fine mi volas doni specialan laŭdon al la ĉeforganizanto Carlos Pesquera, kiu sole faris amason da laboro kaj inspiradis la reston de la teamo.
Mi partoprenis PEKO-n 2018 de ĵaŭdo ĝis dimanĉo (mi nur maltrafis la unuan nokton) en Tilff ĉe Lieĝo en Belgujo. Surprize granda estis la ĉeestantaro, se oni konsideras, ke la retpaĝo kaj aliĝilo aperis unu monaton antaŭe.
Same kiel en aliaj jaroj la ĉeestantoj estis la Verdaj Skoltoj, do adoleskuloj, la samaj maljunuloj kiel ĉiam en belgaj renkontiĝoj, kaj kelkaj hazardaj homoj inter tio.
La bazaj kondiĉoj estis prizorgitaj. Ĉiuj dormis en etaĝaj litoj, la manĝo estis baza sed bone farita, kaj la trinkejo preskaŭ ĉiam funkciis kun volontula homforto de la Skoltoj. La programo estis iom malriĉa. Okazis kelkaj ekskursoj, sed mi ne eltenis atendi malrapidan francan klarigan, sekvitan de malrapida esperanta traduko kun malrapida promenado. Plej amuze estis la neantaŭplanitaj arbaraj ekskursoj kun la Skoltoj, kun speciala danko al Cédric.
Estas mirinde, ke la organizanto Valer sukcesis preskaŭ sole ĉion organizi, sed venontjare mi tamen esperas je pli granda teamo, por havi pli frue retpaĝon kaj pli multe da programo.
Mi ĉeestis la 42-an Internacian Junularan Festivalon (http://iej.esperanto.it/ijf/?lang=eo) en Ascea ĉi-jare. La marborda urbeto troviĝas sude de Napolo, pli sude ol averaĝa IJF. Eble tial estas malmultaj partoprenantoj (aŭ eble pro manko de varbado en la antaŭa jaro). Ĉirkaŭ 50 homoj ĉeestis.
La organizado estis kiel ofte tre itala. Ĉio malfruis, aferoj foje malklaris, kaj ŝajnis, ke la helpantoj faris pli ol la organizantoj mem. Taga programo estis maldensa, sed la vespera programo estis interesa. Opera koncerto, popolmuzika koncerto, kaj sukcesa internacia vespero.
La loko estis iom malfacile atingebla, sed almenaŭ estis busetoj por veturigi homojn kun valizoj. Ankaŭ la ĉambroj estis tute bonaj, kaj la manĝo bonis, krom komence por vegetaranoj. Kelkfoje ilia dua plado estis nur laktuko.
Sekvontjare ni esperu je pli granda partoprenantaro!