Team: Esperanto

Ĝis la fina venko!

Latest review

74th International Youth Congress of Esperanto
5 stars
Mirinda IJK sub hispana suno eo

Ĵus finiĝis la 74-a Internacia Junulara Kongreso, kaj ŝajnas, ke ĉiuj partoprenantoj bedaŭras, ke ĝi ne pli longe daŭris. Estis bonega etoso kun multaj jamaj kaj novaj amikoj, kaj diversaj tre interesaj programeroj.

Pri la loko:
Badajoz estas iom malfacile atingebla, sed la retpaĝo bone informis pri la vojaĝebloj. Almenaŭ estis proksime bushaltejo kaj granda vendejaro. La kongresejo estis sufiĉe granda por ne senti sin premita, sed ĉiuj ĉiam sin renkonti en la centra lokoj ĉirkaŭ la trinkejo. La ĝardeno kaj la naĝejo estis grandaj plusoj.

Pri la organizado:
La akceptejo bone funkciis, manĝoj okazis ĝustatempe, programeroj ofte iom malfruis, sed ne tro. Mi lasis mian ŝlosilon en la ĉambro unufoje, kaj ne estis problemo akiri helpon de la loka ne-esperantista teamo. Ilia nekono de Esperanto estis nur apenaŭ rimarkebla ĝeno. Mankis klare legebla programtabulo.

Pri la vespera programo:
Estis bonaj koncertoj kaj bona variado. Iom mankis danciga muziko, sed tion kompensis la diskejo. Kiam finfine post kelkaj tagoj funkciis diskejo, ĉiu nokto estis bona nokto. Mi tro malmulte vizitis la gufujon por pritaksi ĝin.

Pri taga programo:
Mi ne multe spertis la tagan programon pro komitatkunsidoj. Mi tamen ne aŭdis multajn plendojn, krom la kutimaj malfruoj, kaj unu seksisma prelego de Granda Filozofo.

Fine mi volas doni specialan laŭdon al la ĉeforganizanto Carlos Pesquera, kiu sole faris amason da laboro kaj inspiradis la reston de la teamo.


53rd Brazilian Esperanto Congress
5 stars
Ĝojplena okazaĵo eo

Tiu nacia kongreso, kune kun junulara renkontiĝo, estis mia unua E-kunveno post Esperantistiĝo, kaj ĝi ege plaĉis al mi. La kongresejoj estis tre bonaj lokoj: la Memorejo de Kuritibo (kulturcentro en urbocentro) kaj apuda universitato nomata UNINTER. La organizado ŝajnis tre profesia, kaj mi laŭdas la Paranaa Esperanto-Asocio pro tio. Ankaŭ estis aliaj eventoj kiel kurado, ekskursoj, KER-ekzameno kaj interesaj kulturaj prezentaĵoj. Eta problemo estis, ke oni ne vere povis aŭdi la mikrofonsonon ĉe la Memorejo, do ni apenaŭ povus kompreni, ekzemple, pri Paulo Silas, Esperantista poeto omaĝita dum la evento.

Estis etaj loĝistikaj problemoj rilate al tempo de aktivitatoj, kaj mi ege malĝojis, ke oni informis pri la neokazo de kelkaj prelegoj tre malfrue, aŭ foje eĉ ne informis. Tiaj aferoj ja okazeblas, sed estus pli bone scii antaŭe. Alia plendeto estas, ke ĝi estis tro mallonga! Kongresoj daŭru minimume semajno, bonvole :)

Sed ĝenerale estis bonega etoso, almenaŭ inter la junuloj, kie mi ĉefe partoprenis, kaj la amikecojn oni ekkreas en tiuj lokoj multe pelas onin plue partopreni aliajn kongresojn kaj aktiviĝi por Esperanto. Do mi dankas BEL kaj BEJO por tiu oportuno!

Malgarantio: mi ricevis monan subtenon por partopreni la kongreson, kaj laboris kiel volontulo. Ankaŭ, la organizantoj petis ke mi verku raporton pri ĝi poste, do eblas, ke mia opinio iel favoremas ĝin, tamen mi kredas, ke la plejmulto da partoprenantoj havas similajn pozitivajn opiniojn pri ĝi.


5 stars
Interesaj kaj diversaj temoj kaj gastoj. Serioza kaj grandkvanta laboro. eo

Se vi estas komencanto en Esperanto, kaj volas aŭdi normalan, facile aŭskulteblan Esperanton, kun gastoj el diversaj lingvofontoj, jen ĝi. kern.punkto estas la plej bona reprezentanto de Esperantujo, kiam temas pri podkastoj. La diverseco de gastoj (de malsamaj devenoj) estas granda, kaj tio pli bone reprezentas la sondiversecon de Esperanto ol aliaj podkastoj. Se vi ne plu estas komencanto, ne zorgu! kern.punkto taŭgas por ĉiuj, kiuj volas aŭskulti interesan diskutadon aŭ demandadon pri iu temo, sen esti ĝenita de muzikoj aŭ malseriozaj deflankiĝoj.

Ankaŭ la temoj estas tre diversaj. En la frua komenco, ili ĉefe temis pri aferoj konstruitaj, elektronikaj kaj komputilaj, sed nun estas tre granda diverseco, kaj tio estas tre bona por kompensi la malplenecon de podkastoj en Esperanto. Mi mem ŝatus pli da epizodoj pri biologio kaj sano, sed mi komprenas se la teamo ne sentas sin sperta pri tio aŭ ne povas facile trovi taŭgajn gastojn. Foje kelkaj temoj ne interesas min kaj mi duonaŭskultas, sed almenaŭ mi lernas kelkajn vortojn en Esperanto pri fakoj malofte priparolataj Esperante. Sed kiam la temo interesas min, mi ŝategas! La retejo de kern.punkto eĉ foje donas ligilojn, per kiuj oni povas pluesplori la temon, kiun oni malkovris/ŝatis.

Epizodoj kutime estas longaj je horo. Laŭ mi, tio estas nek tro longa, nek tro mallonga. La temoj estas serioze preparitaj, kaj la gravaj demandoj estas respondataj kun la bezonata, sen provi rapidigi aferojn pro artefaritaj tempolimoj. La epizodoj estas facile aŭskulteblaj ĉene per la apo Esperanto-radio Muzaiko, kaj AntennaPod, kiam oni estas ekzemple en veturilo al laborejo.

Hodiaŭ, kern.punkto estas tre granda. Ĝi eble estas la plej prestiĝa podkasto en Esperanto. (Ofte ĉeesti kongresojn helpas). Se vi ne konas la podkaston, estas grave ke vi konu ĝin, almenaŭ pro ĉio kion ĝi faris por Esperantujo. Aldone al ĉio, ili estas malfermitaj al la reagoj de aŭskultantoj. Oni povas facile kontakti ilin per ilia telegrama grupo, kaj oni foje povas rekte fari demandojn al gastoj kadre de rektaj elsendoj!

Se ankaŭ vi ŝatas kern.punkto, vi verŝajne ŝatos movada-vid.punkto, kiu havas tre similan stilon, sed prias Esperantajn aĵojn kaj agojn.

Team blog

This team has not written any blog posts yet.

Team Profile

Helpu nin recenzi ĉiajn Esperantaĵojn: Zamenhof-Esperanto objektoj (ZEOj), retejoj, kursoj, eventoj kaj tiel plu!

Number of members: 13 (view list)

Number of reviews: 9

Moderators:

Team rules

Vi ne bezonas skribi la recenzojn nepre Esperantlingve, do trankviliĝu :)