Reviews by 🙂

5 stars
Interesaj kaj diversaj temoj kaj gastoj. Serioza kaj grandkvanta laboro.  eo

Se vi estas komencanto en Esperanto, kaj volas aŭdi normalan, facile aŭskulteblan Esperanton, kun gastoj el diversaj lingvofontoj, jen ĝi. kern.punkto estas la plej bona reprezentanto de Esperantujo, kiam temas pri podkastoj. La diverseco de gastoj (de malsamaj devenoj) estas granda, kaj tio pli bone reprezentas la sondiversecon de Esperanto ol aliaj podkastoj. Se vi ne plu estas komencanto, ne zorgu! kern.punkto taŭgas por ĉiuj, kiuj volas aŭskulti interesan diskutadon aŭ demandadon pri iu temo, sen esti ĝenita de muzikoj aŭ malseriozaj deflankiĝoj.

Ankaŭ la temoj estas tre diversaj. En la frua komenco, ili ĉefe temis pri aferoj konstruitaj, elektronikaj kaj komputilaj, sed nun estas tre granda diverseco, kaj tio estas tre bona por kompensi la malplenecon de podkastoj en Esperanto. Mi mem ŝatus pli da epizodoj pri biologio kaj sano, sed mi komprenas se la teamo ne sentas sin sperta pri tio aŭ ne povas facile trovi taŭgajn gastojn. Foje kelkaj temoj ne interesas min kaj mi duonaŭskultas, sed almenaŭ mi lernas kelkajn vortojn en Esperanto pri fakoj malofte priparolataj Esperante. Sed kiam la temo interesas min, mi ŝategas! La retejo de kern.punkto eĉ foje donas ligilojn, per kiuj oni povas pluesplori la temon, kiun oni malkovris/ŝatis.

Epizodoj kutime estas longaj je horo. Laŭ mi, tio estas nek tro longa, nek tro mallonga. La temoj estas serioze preparitaj, kaj la gravaj demandoj estas respondataj kun la bezonata, sen provi rapidigi aferojn pro artefaritaj tempolimoj. La epizodoj estas facile aŭskulteblaj ĉene per la apo Esperanto-radio Muzaiko, kaj AntennaPod, kiam oni estas ekzemple en veturilo al laborejo.

Hodiaŭ, kern.punkto estas tre granda. Ĝi eble estas la plej prestiĝa podkasto en Esperanto. (Ofte ĉeesti kongresojn helpas). Se vi ne konas la podkaston, estas grave ke vi konu ĝin, almenaŭ pro ĉio kion ĝi faris por Esperantujo. Aldone al ĉio, ili estas malfermitaj al la reagoj de aŭskultantoj. Oni povas facile kontakti ilin per ilia telegrama grupo, kaj oni foje povas rekte fari demandojn al gastoj kadre de rektaj elsendoj!

Se ankaŭ vi ŝatas kern.punkto, vi verŝajne ŝatos movada-vid.punkto, kiu havas tre similan stilon, sed prias Esperantajn aĵojn kaj agojn.