Reviews by Team: Esperanto

Ĝis la fina venko!

53rd Brazilian Esperanto Congress
5 stars
Ĝojplena okazaĵo  eo

Tiu nacia kongreso, kune kun junulara renkontiĝo, estis mia unua E-kunveno post Esperantistiĝo, kaj ĝi ege plaĉis al mi. La kongresejoj estis tre bonaj lokoj: la Memorejo de Kuritibo (kulturcentro en urbocentro) kaj apuda universitato nomata UNINTER. La organizado ŝajnis tre profesia, kaj mi laŭdas la Paranaa Esperanto-Asocio pro tio. Ankaŭ estis aliaj eventoj kiel kurado, ekskursoj, KER-ekzameno kaj interesaj kulturaj prezentaĵoj. Eta problemo estis, ke oni ne vere povis aŭdi la mikrofonsonon ĉe la Memorejo, do ni apenaŭ povus kompreni, ekzemple, pri Paulo Silas, Esperantista poeto omaĝita dum la evento.

Estis etaj loĝistikaj problemoj rilate al tempo de aktivitatoj, kaj mi ege malĝojis, ke oni informis pri la neokazo de kelkaj prelegoj tre malfrue, aŭ foje eĉ ne informis. Tiaj aferoj ja okazeblas, sed estus pli bone scii antaŭe. Alia plendeto estas, ke ĝi estis tro mallonga! Kongresoj daŭru minimume semajno, bonvole :)

Sed ĝenerale estis bonega etoso, almenaŭ inter la junuloj, kie mi ĉefe partoprenis, kaj la amikecojn oni ekkreas en tiuj lokoj multe pelas onin plue partopreni aliajn kongresojn kaj aktiviĝi por Esperanto. Do mi dankas BEL kaj BEJO por tiu oportuno!

Malgarantio: mi ricevis monan subtenon por partopreni la kongreson, kaj laboris kiel volontulo. Ankaŭ, la organizantoj petis ke mi verku raporton pri ĝi poste, do eblas, ke mia opinio iel favoremas ĝin, tamen mi kredas, ke la plejmulto da partoprenantoj havas similajn pozitivajn opiniojn pri ĝi.


5 stars
Interesaj kaj diversaj temoj kaj gastoj. Serioza kaj grandkvanta laboro.  eo

Se vi estas komencanto en Esperanto, kaj volas aŭdi normalan, facile aŭskulteblan Esperanton, kun gastoj el diversaj lingvofontoj, jen ĝi. kern.punkto estas la plej bona reprezentanto de Esperantujo, kiam temas pri podkastoj. La diverseco de gastoj (de malsamaj devenoj) estas granda, kaj tio pli bone reprezentas la sondiversecon de Esperanto ol aliaj podkastoj. Se vi ne plu estas komencanto, ne zorgu! kern.punkto taŭgas por ĉiuj, kiuj volas aŭskulti interesan diskutadon aŭ demandadon pri iu temo, sen esti ĝenita de muzikoj aŭ malseriozaj deflankiĝoj.

Ankaŭ la temoj estas tre diversaj. En la frua komenco, ili ĉefe temis pri aferoj konstruitaj, elektronikaj kaj komputilaj, sed nun estas tre granda diverseco, kaj tio estas tre bona por kompensi la malplenecon de podkastoj en Esperanto. Mi mem ŝatus pli da epizodoj pri biologio kaj sano, sed mi komprenas se la teamo ne sentas sin sperta pri tio aŭ ne povas facile trovi taŭgajn gastojn. Foje kelkaj temoj ne interesas min kaj mi duonaŭskultas, sed almenaŭ mi lernas kelkajn vortojn en Esperanto pri fakoj malofte priparolataj Esperante. Sed kiam la temo interesas min, mi ŝategas! La retejo de kern.punkto eĉ foje donas ligilojn, per kiuj oni povas pluesplori la temon, kiun oni malkovris/ŝatis.

Epizodoj kutime estas longaj je horo. Laŭ mi, tio estas nek tro longa, nek tro mallonga. La temoj estas serioze preparitaj, kaj la gravaj demandoj estas respondataj kun la bezonata, sen provi rapidigi aferojn pro artefaritaj tempolimoj. La epizodoj estas facile aŭskulteblaj ĉene per la apo Esperanto-radio Muzaiko, kaj AntennaPod, kiam oni estas ekzemple en veturilo al laborejo.

Hodiaŭ, kern.punkto estas tre granda. Ĝi eble estas la plej prestiĝa podkasto en Esperanto. (Ofte ĉeesti kongresojn helpas). Se vi ne konas la podkaston, estas grave ke vi konu ĝin, almenaŭ pro ĉio kion ĝi faris por Esperantujo. Aldone al ĉio, ili estas malfermitaj al la reagoj de aŭskultantoj. Oni povas facile kontakti ilin per ilia telegrama grupo, kaj oni foje povas rekte fari demandojn al gastoj kadre de rektaj elsendoj!

Se ankaŭ vi ŝatas kern.punkto, vi verŝajne ŝatos movada-vid.punkto, kiu havas tre similan stilon, sed prias Esperantajn aĵojn kaj agojn.


3 stars
Plaĉa renkontiĝo kun junuloj kaj maljunuloj  eo

Mi partoprenis PEKO-n 2018 de ĵaŭdo ĝis dimanĉo (mi nur maltrafis la unuan nokton) en Tilff ĉe Lieĝo en Belgujo. Surprize granda estis la ĉeestantaro, se oni konsideras, ke la retpaĝo kaj aliĝilo aperis unu monaton antaŭe.
Same kiel en aliaj jaroj la ĉeestantoj estis la Verdaj Skoltoj, do adoleskuloj, la samaj maljunuloj kiel ĉiam en belgaj renkontiĝoj, kaj kelkaj hazardaj homoj inter tio.

La bazaj kondiĉoj estis prizorgitaj. Ĉiuj dormis en etaĝaj litoj, la manĝo estis baza sed bone farita, kaj la trinkejo preskaŭ ĉiam funkciis kun volontula homforto de la Skoltoj. La programo estis iom malriĉa. Okazis kelkaj ekskursoj, sed mi ne eltenis atendi malrapidan francan klarigan, sekvitan de malrapida esperanta traduko kun malrapida promenado. Plej amuze estis la neantaŭplanitaj arbaraj ekskursoj kun la Skoltoj, kun speciala danko al Cédric.

Estas mirinde, ke la organizanto Valer sukcesis preskaŭ sole ĉion organizi, sed venontjare mi tamen esperas je pli granda teamo, por havi pli frue retpaĝon kaj pli multe da programo.


Internacia Junulara Festivalo
4 stars
IJF 2018 en Ascea - malgranda kaj malrapida  eo

Mi ĉeestis la 42-an Internacian Junularan Festivalon (http://iej.esperanto.it/ijf/?lang=eo) en Ascea ĉi-jare. La marborda urbeto troviĝas sude de Napolo, pli sude ol averaĝa IJF. Eble tial estas malmultaj partoprenantoj (aŭ eble pro manko de varbado en la antaŭa jaro). Ĉirkaŭ 50 homoj ĉeestis.

La organizado estis kiel ofte tre itala. Ĉio malfruis, aferoj foje malklaris, kaj ŝajnis, ke la helpantoj faris pli ol la organizantoj mem. Taga programo estis maldensa, sed la vespera programo estis interesa. Opera koncerto, popolmuzika koncerto, kaj sukcesa internacia vespero.

La loko estis iom malfacile atingebla, sed almenaŭ estis busetoj por veturigi homojn kun valizoj. Ankaŭ la ĉambroj estis tute bonaj, kaj la manĝo bonis, krom komence por vegetaranoj. Kelkfoje ilia dua plado estis nur laktuko.

Sekvontjare ni esperu je pli granda partoprenantaro!


5 stars
Great atmosphere

This coffee shop, near Waseda University in Tokyo, has a unique atmosphere, centered around veganism and the constructed language Esperanto. Its intended goal is to introduce veganism to Esperanto-speakers, Esperanto to vegans and both ideas to everyone else!

It’s not crowded at all, probably because neither veganism or Esperanto are well-known in Japan. The good thing is that means you’ll likely have a more intimate vibe.

The food is pretty delicious, cheap (!) and it comes in pretty sizeable portions (Japanese portions are notoriously small). Also, the owner is very kind and loves to chat, if you feel like it.


One of the available meals at SOJO (Own work. License: CC-BY-SA.)

The one thing that could improve is the menu: there aren’t many options, and since it’s a tiny shop run by only one man, that might continue to be the case for the time being.

Disclaimer: I’m both a vegan and an Esperanto-speaker, so my take is probably somewhat biased, but if you look around, other reviewers share similar opinions.


5 stars
Romano pensiga distrante  eo

Tiu libro estis la unua romano kiun mi legis en Esperanto, kaj ĝi daŭre estas unu el miaj plej ŝatataj.

Sten Johansson estas ĉefe konata pro siaj krimromanoj, sed tiu romano tute ne estas krimromano. Ja okazas malapero de la homino, kiu pruntedonas al la libro sian nomon, sed neniu serĉas ŝin, kaj ni vidas ke estis mistero nur kiam, fakte, oni vidas la solvon. La malapero rolas nur kiel centra punkto de la historio de la libro, ĉirkaŭ kiu la rakonto konstruiĝas.

Ĉiu ĉapitro rakontas parton de la vivo de Marina aŭ de la alia ĉefrolulo, Tomas. En 187-paĝa libro, oni ja ne povas rakonti plene la vivon de du homoj, de la infanaĝo ĝis la «pordoferma paniko» per kiu finiĝas la libro. Ne, estas nur rakontitaj momentoj gravaj kaj zorge elektitaj, la imago de la leganto konstruante la ceteron. Tio kion diras Tomas pri literaturo ĝenerale veras pri tiu romano:

Se estas tiel, do ĉiu libro enhavas milojn da aliaj libroj. Iomete kiel en sci-fi-verkoj, kie ekzistas multaj paralelaj universoj (p. 57).

La libro estas ankaŭ interesa ĉar estas multaj neĉefaj roluloj interesaj. En la konfliktoj inter ili, oni neniam vere scias kiu pravas kaj kiu malpravas. Ekzemple, Marina havas malfacilan interrilaton kun sia patro, kiu estas socialista Francdevena Esperantisto (membro de SAT, li maltrafas la SAT-kongresojn nur kiam ili okazas en Germanio, li renkontis sian Svedan edzinon en IJK, kaj edukas sian filinon en Esperanto). Li havas iom totalisma vizio pri la vero: nur li komprenas ĉion, kaj kiam sia filino malsamopinias, li eĉ ne komprenas ke estas alia opinio. Li nur vidas en tio kapricon. Sed Marina ne nur estas viktimo de tro peza patro. Ŝi ja estas iom kapricema. Kaj nenion, laŭ mi, povas facile pravigi la aĵojn, kiujn ŝi faras al siaj gepatroj kiam ŝi plenkreskuliĝas. Estas ankaŭ interese vidi en Esperantlingva libro, ke la nura vera isto de Esperanto ne estas pozitiva rolulo, kaj ke Marina pli-malpli forĵetas Esperanton, sian denaskan lingvon. Tiu malperfekto de la (ĉef-)roluloj ŝajnigas ilin al ni ankoraŭ pli homecaj, kaj oni pli facile alteniĝas al ili.

La libro estas ankaŭ pensiga libro. Edukado, seksaj roloj, socio, amo, amikeco (ankaŭ inter virhomo kaj homino), vojaĝoj, familio, laboro, arto, … la libro estas plena je pensindaj temoj. Oni eble povas bedaŭri ke, pro la relativa mallongeco de la libro kaj la multeco de tiuj temoj, ili ĉiuj estas nur malmulte traktitaj. Tamen, kiel por la biografio de la du ĉefroluloj kaj iliaj pravoj kaj malpravoj, la leganto povas kovri per siaj propraj spertoj kaj ideoj la mankojn, se ili entute estas mankoj. La aŭtoro ne multe engaĝiĝas, kaj mi ŝatas la liberon kiun tiu elekto ebligas.

Lingve, la libro ŝajnas al mi, malspertulo, bona. Mi estas normala Esperantisto, kiu tre ŝatas nek la neologismojn tro multajn, nek la limigon al kelkaj radikoj. Li pli malpli uzas nur PIVajn vortojn, kaj la nePIVaj vortoj kiujn li uzas estas difinitaj fine de la libro (temas pri entute 24 vortoj, kaj inter ili plimulto da propraj nomoj — Ĉernobilo, pilzena, sandinisto — kaj teknikaj vortoj, ekzemple pri skiado — kristianio, neĝplugi). Mi ne havis tro da problemoj por legi ĝin, krom en la unuaj paĝoj, kiuj priskribas infanan aŭ/kaj kamparanan vivo(j)n, temoj iom strangaj al mi, almenaŭ Esperantlingve (mi memorigas ke mi legis ĝin sufiĉe frue en mia Esperantista vivo).

Konklude, estas tre bona libro, kiun oni povas legi ĉiu laŭ sia propra emo, dank’ al la formo ĝia, kiu aludas anstataŭ altrudi. Ĝi sukcese plenumas la celon de ĉiu libro, laŭ mi: pensigi distrante. Plie, ĝi enhavas plenan mondon kun roluloj kiuj restos en via menso. Sed tio estas nur la opinio kiun mi havas pri mia libro; eble estos malsimila en via paralela universo…

Sten Johansson, Marina, Nov-Jorko: Mondial (Serio originala literaturo), 2013, 187 p., ISBN: 9781595692719. Prezo: 15€30 ĉe UEA.


4 stars
Nekompareble ampleksa rilate al aliaj enretaj vortaroj  eo

Eble mi malpravas, sed mi kredas, ke neniu enreta vortaro Portugala-Esperanta estas tiom plena ol la zorgata de la brazilano Túlio Flores, nek la mita Lernu!. Flores preterpasas la minimuman postulaton por modesta vortaro, aldonante slangojn, brazilajn esprimojn, loknomojn kaj fakan terminologion al lia riĉa arĥivo.

Kvankam, bonus vidi la vortaron eldonita sub libera Krea Komunaĵa permesilo (CC0, CC BY aŭ CC BY-SA), kaj en pli “amikema” formato por reuzado de programistoj. Nova fasado ankaŭ estus bonega, sed sen la malinda ĜavaSkripto, bonvolu!


4 stars
Nepra tujeco  eo

Ekrankaptila bildo

Ĝi estas sendube la plej tuja vortaro enrete, kaj permesas vin ekkoni novajn esprimojn rapide kaj efike. La Tuja Vortaro baziĝas sur libera enhavo (ESPDIC, eldonita sub GPLv2), kaj ĝi mem estas libera programo kun la fontkodo disponebla ĉe GitHub.

Malgraŭ tiu boneco, ĝi povus pliboniĝi. La vortaro ne multe ampleksas, kaj estus bona havi aliajn fontojn serĉeblaj. Krome, ĝi ankoraŭ ne funkciigis HTTPS, tre grava ilo por uzanta sekureco kaj privateco nuntempe.